Kopi-rajt-eco
Kvankam preskaŭ ĉiuj faritaĵoj en mia paĝo estas
Nipon(japan)-lingve skribitaj,
oni povas utiligi ilin en jena kopi-rajteco.
-
Oni povas libere citi, kopii, re-disdoni ktp.
miajn faritaĵojn sub
http://www.str.ce.akita-u.ac.jp/~gotou/
(ekz. tekstoj, program-kodoj ktp.),
nur se en tiaj uzoj indikiĝas, ke la farinto estas mi.
Aldone kiam oni re-disdonas la faritaĵojn,
oni devas konservi ĉi kondiĉon.
-
Sub la supra kondiĉo oni povas uzi miajn faritaĵojn
eĉ por mon-gajna celo.
(Se ri disdonos parton de la gajnaĵo al mi,
mi ja bonvenigos ĝin.)
-
Oni povas ŝanĝe utiligi miajn faritaĵojn,
nur se ri daŭre aldonos la suprajn kondiĉojn
(kaj ĉi tiun kondiĉon mem)
al la ŝanĝita dua-verkaĵo (aŭ pli postaj
post-faritaĵoj).
-
Se pli konkreta kopi-rait-eco
(kiel
`creative commons'
) estas skribita en dosiero el la faritaĵoj,
obeu la pli konkrete skribitan
ol ĉi-tiean.
Aldonoj
-
Laŭ
`creative commons'
mia sintenado eble proksimas al
`Attribution-ShareAlike 1.0'.
-
Mi simple volas apliki ideon de
`Copyleft'
(kopi-lasita) en projekto GNU
ankaŭ al miaj faritaĵoj...
-
Se ankaŭ Esperanto havus tian mem-ŝanĝeblecon
kiel malfermita-kodo-movado aŭ scienco-studado ktp sukcese
havas ...
tamen aktuala Esperanto ankoraŭ kare konservas
eĉ antaŭ-epokan malraciecon kiel
seks-distingon mal-riisman ktp...
Ŝlosil-vortoj pri stud-temoj
- finit-elementa metodo, finita elemento-metodo, limhava, finia, FEM
- struktura mekaniko, strukturo
- ponto
- ŝtalo, ŝtala, ligna, ligno, arba, arbo, WCTE
- origami-inĝenierarto, faldaĵo
diversaj ŝlosil-vortoj por kazo, kiam iu
serĉos per jenaj
komputilo, programo, Linux, GNU, TeX, LaTeX, Fortran,
g77, gfortran, CalculiX,
Salome-Meca,
fiziko, matematiko,
WCTE, WCTE2010
se temas pri hobioj: barokaj muzikoj, klasikaj muzikoj,
piano, bek-fluto (vertikala barok-fluto), ktp.
Kromaĵoj
Jenas anstataŭigiloj inter kodoj.
Uzu kiel
$ sed -f asuni.sed antaŭ.txt > post.txt
de ASCII al UNIKODO:
asuni.sed
de ASCII al TeX:
astex.sed
de UNIKODO al TeX:
unitex.sed
de TeX al UNIKODO
texuni.sed